Paul Verlaine
SENTIMENTALA INTERPAROLO

En park' maljuna, frosta kaj silenta
du ombroj pasis antaŭ temp' momenta.

La lipoj: molaj, la okuloj: mortaj.
En vent' perdiĝas vortoj la malfortaj.

En park' maljuna, frosta kaj senhoma,
pasinton sian vokis par' fantoma.

— Ĉu vi memoras la ekstazajn horojn?
— Kial pretendas vi de mi memorojn?

— Batas la kor' je mia nom' resone?
Ĉu min en sonĝ' vi vidas ĉiam? — Ho, ne.

— Ah, belaj tagoj! dum feliĉon festi
la buŝo tuŝis buŝon! — Povas esti.

— Ah, sub lazuro la esper' giganta!
Venkita, fuĝis ĝi al ĉiel' nigranta.

Kaj ili marŝis sur herbaĵo mola,
iliajn vortojn aŭdis nokto sola.